Kinejaro

Multikinejo

Kinejaro, neologisme foje nomata multikinejomultiplekso, estas kinejo, en kiu estas pli ol tri kinoĉambregoj. La kinejaroj danke al pli da ĉambregoj povas proponi pli da filmaj titoloj en pli multaj projekciaj tempoj. Ili karakteriziĝas per komfortaj sidlokoj, per la plej modernaj teknologioj kaj kompare pli alta enirpago. En neniu kinejaro mankas ebleco de refreŝigo (precipe pufmaizo).

Por kinejaroj kun pli da 20 kinoĉambregoj eblas uzi la terminon megakinejo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search